Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Vesper-kunvenoj
Trilandaj renkont.
Zamenhof-festo
Karaokeo
Neutralia
Zamenhof (flash)

ZAMENHOF-FESTO


 

La grupoj de Senlime jam ankaux kutimas kune festi la jarfinon per Zamenhof-festo (gxis nelonge en la kultur-centro Select, dum la semajnfino plej proksima de la 13-a de decembro).

 

La etoso estas suficxe familia pro la relative malgranda cxeestantaro (inter 20 kaj 30 personoj) kaj ni prizorgas bonan kulturan nivelon : mallongaj paroladoj, kulturaj informoj kaj babilado tempopasigas inter la pladoj.

 

La arangxo komencas per aperitivo cxirkaux la 11a horo kaj finigxas post la mangxo cxirkaux la 17a horo. Regulaj auxtobus-linioj aux kunveturado povas plifaciligi la alvenon kaj reiron Kelmisen (stacidomoj en Aachen, Welkenraedt, Euxpen, Verviers).

 

Konsultu nian informilaron por koni la cxi-jaran daton (atentu : antauxa rezervado gxenerale necesas por la kuiristo - kaj antauxpago por la kasisto).

 

Koran dankon kaj bonvenon al cxiuj (ecx amikoj ne-esperantistaj)!


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Kluba agendo-Zamenhof-festo

Iama: Trilandaj renkont. Posta: Karaokeo