Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Vesper-kunvenoj
Trilandaj renkont.
Zamenhof-festo
Karaokeo
Neutralia
Zamenhof (flash)

VESPER-KUNVENOJ


 

La grupoj de Senlime samtempe kunvenas cxiun trian vendredon de la monato en trinkejo/kultur-centro Select (Lütticherstrasse) je la 20a horo precize. La programo enhavas diversajn aktivajxojn kaj prelegojn (kiel eble plej interesaj : ni kompreneble bonvenigas kritikojn sed ankaux kunlaborantojn - antauxan dankon!).

 

Cxiu estas bonvenigita (senpaga aliro, sed trinkajxoj - kaj eventuala rapid-mangxado - pagendaj al la ejestro)..

 

Se necesas kaj eblas, kunveturado per auxtomobiloj povas esti arangxita (ekz-e ni regule plenigas du veturilojn el Verviers).

 

Senlime nuntempe organizas nek kursojn (krom retajn) nek semajnfinojn (nek tutsemajnajn arangxojn).

 

Turismado en Kelmis kaj gxia regiono povas esti tre interesa kaj agrabla. Ni sugestas al foraj esperantistoj trastudi tiun-cxi ttt-ejon kaj mem organizi sian semajnfinan restadon (komencante per la tria vendredo de la monato)... Enhotela logxado ja eblas en Kelmis, sed pli facilas en Aachen (nur 6 km for).

 

Vidu la detaligitan programon de niaj kunvenoj en niaj informiloj (prefere lastmomente kontaktu nin por eventuale eviti malbonan surprizo kaze de program-sxangxo aux nuligo).

 

Bonan vojagxon kaj eventualan restadon en Kelmis...


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Kluba agendo-Vesper-kunvenoj

Posta: Trilandaj renkont.