Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Vojo de l'kasteloj
Blegny-Karbminejo
Botrange
Comblain-au-Pont
Jalhay-Gileppe
Liego
Reinhardstein
Remouchamps
Theux-Franchimont
Vervierso
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)


KASTEEL VAN FRANCHIMONT

 

4910 THEUX   Allée du Château 15  Tél: 087/54 10 27




Eksa fortikejo de la Liegxa Princepiskopejo. Sendube kreita dum la 11-a jarcento en la eksa Karoloregxa bieno en Theux, cedita al la Liegxa eklezio en 898.

La origina fortikaìo plurfoje estis transformita dum la Mezepoko, eble parte dum la 13-a jarcento kaj, cxiukaze, dum la 14-a jarcento, post fortega brulego en 1387. Garantidonita de la Fransximonta kastelanaro al la familio de la Marck de 1477 gxis 1505. Dum tiu tumulta periodo el la Liegxa historio, grava siegxo de la kastelo en 1487.

La fortikajxo estis konsiderinde alimodelita kaj precipe pligrandigita sub la episkopeco de Erard de la Marck (1506-1538) : konstruado de la cxirkauxremparo kun turo kaj artileriaj kazematoj, transformadoj de la mezepoka « malnova kastelo » igante gxin pli enlogxebla (traborado de largxaj fenestroj, kapelo, vasta kuirejo, Renesanca galerio, turo kun latrinoj).

La milita kaj strategia rolo de Fransximonto malgrandigxas post la 16-a jarcento (malbona topografia starejo fronte al la artileriaj progresoj) kontrauxe al la fortikejoj longe de la Mozo (Dinant-o, Huy, Liegxo).

Fransximonto definitive ruinigxas ekde 1795 (Liegxa revolucio) kaj utilas kiel sxtonmino komence de la 19-a jarcento.

Hodiaux : proprietajxo de la komunumo Theux. Prifosajxoj, riparadoj kaj tauxgarangxoj fare de la Fransximontaj Kompanianoj, helpataj de la franclingva Komunumo. Premio de la fondajxo Regxo Baudouin 1986-a.

Apude : magxejo/trinkejo (mezepokaj tipajxoj) kaj muzeo.

 

ttt-ejo : http://www.franchimont.org


VIZITO:

Por la vizito, petu la esperantlingvan tekston cxe la enirejo.


De la 1a de aprilo gxis la 30a de septembro : cxiutage de la 10a gxisla 19a h.

De la 1a de oktobro gxis la 31a de marto : semajnfine kaj festotage de la 10a gxis la 18a.


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Turismo-Theux-Franchimont

Iama: Remouchamps Posta: Vervierso