Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Vojo de l'kasteloj
Blegny-Karbminejo
Botrange
Comblain-au-Pont
Jalhay-Gileppe
Liego
Reinhardstein
Remouchamps
Theux-Franchimont
Vervierso
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

 

KASTELO REINHARDSTEIN 5BURG METTERNICH)

 

4950 OVIFAT-ROBERTVILLE  Chemin du Cheneux 50  Tél: 080/44 64 40  Fax: 080/44 68 68




ReinhardStein... Situita sur roka pinto kiu superas la kunfluejon de la rojo de Ovifat kaj de la Warche je 50 m, la kastelo, antaux gxia rekonstruado, sxajnis rekte elirinta el la germanaj sagaoj. Mornaj ruinoj kasxitaj en la arbaroj en kiuj nebuloj vokis fantomajn armeojn.

ReinhardStein estis konstruita en 1354 der Rejnoldo de Waimes, aprobita de lia feuxdomastro, Wenceslas, duko de Luxemburgo. Gxi apartenis al diversaj familioj: Nesselrode, Nassau, Metternich.

La lasta okupanto de la kastolo estis Franz Georg de Metternich, patro de la sxtata kanceliero, Klemens Lothar Wenzel, princo de Metternich kiu havis nur unu ideon en la kapo: la euxropa ekvilibro, kaj kiu, en 1815, estis cxefrolonta dum la Viena Kongreso, dum kiu la orientaj kantonoj (Eupen, Malmedy kaj Saint-Vith) estis donitaj al Prusujo.

Acxetita en 1821 de vandala kaj jam senmonigxinta entreprenisto, la kastelo poste havis plurajn proprietulojn. De 1964 gxis 1977, la profesoro Overloop, el la universitato Liegxa, entreprenis rimarkindan rekonstruon laux planoj el la 17a jarcento kaj poste en gxi reenmetis belegajn meblojn. 

 

Supre de la eta gvatturo flirtas la blua flago de la Euxropa komunumo kaj supre de la cxefturo, la prestigxan standardon de la familioi Metternich.


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Turismo-Reinhardstein

Iama: Liego Posta: Remouchamps