Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Vojo de l'kasteloj
Blegny-Karbminejo
Botrange
Comblain-au-Pont
Jalhay-Gileppe
Liego
Reinhardstein
Remouchamps
Theux-Franchimont
Vervierso
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)


LIEGxO kaj SIMENON

 

4000 LIEGE   Tél: 04/221 92 21 (Office du Tourisme)   - Fax: 04/221 92 22


LIEGxO

 

Liegxo, miljara urbo kore de Euxropo. Iama cxefurbo de Princepikospejo sendependa dum pli ol ok jarcentoj, la "Arda Urbo" entenas unuarangan kulturan kaj arkitekturan havajxon, amplekse volorigitan en gxiaj muzeoj.

Tuj apude de Maastricht kaj Aachen, Liegxo, kun gxia fama universitato, gxia foirhalo, gxiaj merkatoj, gxia kongresa palaco, gxiaj komercaj stratoj, gxia riverega haveno (la tria en Euxropo) estas dinamika centro ekonomia kaj komerca.

Gxiaj teatrejoj, gxia operejo, gxia filharmonia orkestro, sed ankaux gxiaj trinkejoj kaj gxiaj famaj restoracioj igas gxin urbo varmkore gastema.

Kulture, tri Liegxaj muzikistoj, André-Modeste Gretry en la 18-a jarcento, Cesar Franck en la 19-a jarcento kaj Eugène Ysaye en la 20-a jarcento, kaj Liegxa romanisto, Georges Simenon, legebla en multaj lingvoj tra la tuta mondo, konis internacian famon.

 

SIMENON

 

Naskigxinta sur la maldekstra bordo de la riverego Mozo, strato Leopold, la 13-an de februaro 1903, Georges Simenon pasigis sian infanagxon sur la dekstra riverbordo, en la popola kvartalo Transmoza [outre-Meuse]. Li lernadis en la kolegioj St-Louis kaj St-Servais. Sed ne tre longe : kiam lia patro Désiré malsanigxas, li devas cxesigi sian studadon kaj igxi... metilernanto en kukejo kaj poste komizo en librejo.

Juna, li sukcesis dungigxi cxe "La Liegxa gazeto" kie, sub la pseùdonimo S-ro La Koko [M. Le Coq], li prizorgas senrespekteman rubrikon "Ekster la kokejo". 18-jara, li ecx sukcesas publikigi sub la titolo "Cxe la arkita ponto" [Au pont des Arches], manuskripto kiun li kvalifikas kiel "romaneto humorista pri liegxaj moroj" [Petit roman humoristique de moeurs liégeoises].

Dum li frekventas junajn artistojn, li penetrigxas en amason da sentoj kiuj, pli malpli kasxe, iam trovos lokon en la plej bonaj romanoj de lia matura agxo.

Fine de 1922, nia jxurnalisto alvenas en Parizo, kie li tuj sin dedicxas al grandaj reportajxoj kaj romanoj : la vojo al la gloro.

Komence de la dua mondmilito, malsana, Simenon sin opinias mortkondamnita kaj verkas por sia filo Marc, veran kaj pasian rakonton pri lia infanagxo en Liegxo : "Mi memoras" [Je me souviens].

Li reprenis tiun materialon en vasta aùtobiografia romano publikigita en 1948. Estis [rashoma biografio] Pedigree, eksterordinara rekonstruo de la destino de du familioj en Liegxo dum la jaroj 1903 gxis 1918, kiun iuj konsideras kiel lia cxef-verko.


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Turismo-Liego

Iama: Jalhay-Gileppe Posta: Reinhardstein