Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Vojo de l'kasteloj
Blegny-Karbminejo
Botrange
Comblain-au-Pont
Jalhay-Gileppe
Liego
Reinhardstein
Remouchamps
Theux-Franchimont
Vervierso
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

Urboj

 

Aachen (DE)

La varmaj fontoj de Akeno jam estis konataj de la Keltoj kaj estis tauxgarangxitaj kiel banejoj de la romianoj. Sub Karlo-la-Granda, la urbo igxis la centro de la franka imperio. La proksimeco de gravaj tavoloj da lignito kaj karbo parte klarigas ke Akeno hodiaux igxis grava industria kaj universitata urbo.

 

Kelmis (BE)

La iama neuxtrala Moresneto estas nepre konenda de la esperantistoj. Ni proponas urban promenadon cxi-malsupre.

 

Liège (BE)

Liegxo ofertas tri vizagxojn : la historia centro, propra al la urbo de la Princepiskopoj, unuigita pro la memoro de prestigxa moza arto, la cxirkauxurbaj kvartaloj el la 19a jarcento, ofte atestantoj de intensa industriigo kaj de krizoj kiuj sekvis gxin sed ricxa je bela burgxa arkitekturo, kaj la post-modernistaj hejmoj el la fino de la 20a jarcento.

 

Maastricht (NL)

Kontakte de la tri landoj, Mastrikto estas la cxefurbo de la Nederlanda Limburgo. Situanta sur la maldekstra bordo de la Mozo, gxin disigas de Belgio la Alberta kanalo. Gxi distingeblas el la cetero de la lando pro gxiaj sxtonaj domoj, laux Moza tipo, gxiaj valaj cxirkauxajxoj, gxia « suda » karaktero. Temas pri urbo tre vivoplena, kun multaj piedirejoj.

 

Moresnet-kalvario (BE)

La plej granda fervoja viadukto. Kastelo de Bempt, ruinoj de tiuj de Alensberg kaj Schimper. Placo kun tipaj domoj. Fama Maria pilgrimejo (kalvario).

 

Monchau (DE)

Belvidejo arangxita borde de la vojo n° 258, venanta el Akeno, rajtigas belegan vidon al tiu malnova urbeto en Ejfel. Gxiaj mallargxaj kaj altaj domoj, gxiaj ardezaj tegmentoj, kunpusxigxas funde de profunda valo de la rivero Rur. Iliaj trabfakajxoj fasadoj [Fachwerkhaüser] sekvas unu la alian borde de la akvo kaj longe de kurbigxemaj stratoj.

 

Tongeren (BE)

Ne mankas historiaj postrestajxoj en la plej malnova urbo de Belgio. Romiaj muroj, mezepokaj cxirkauxmuroj, romanika klostro el la 12a jarcento kaj Moerenpoort atendas la vizitanton, sed la muzeo pri arkeologio sola pravigas la translokigxon... (video pri Trilanda renkontigxo).

 

Valkenburg (Fauquemont - NL)

En la cxarma valo de la rivereto Geul [hurlego] formanta cxi-tie du brakojn, Valkenburgo [Fauquemont] estas eta malnova urbo, somere tre vizitata de feriantoj kiujn allogas dolcxe vala pejzagxo, belaj parkoj, gravaj turismaj konstruajxoj kaj diversaj distrajxoj. La urbo konservas du pordojn el sia fortikigita cxirkauxremparo.

 

Vaals (NL)

Urbo tre frekventata pro la proksimeco de la trilanda punkto [Drielandenpunt] inter BE-NL-DE.

 

Verviers (BE)

Vervierso estas grava urbo kiu kapablis konservi agrablan etoson malgraux sia ekonomia disvolvigxo. Ricxa je belaj restadejoj, la urbo sin rivelas ideala loko por ekskursi al la regiono. Historia urbo, gxia kultura heredajxo atestas pri alloga urba aspekto kiu kontrastas kun la kampara vizagxo de la cxirkauxo : www.senlime.be/si/Verviers.htm

 

Kerkrade - Abatejo Rolduc (NL)

Oriente de Kerkrade staras la iama abatejo Rolduc. Situanta supre de flanko de la valo de la lima rivero Wurm, gxi estas hodiaux okupita de kulturcento, gimnazio, seminario kaj muzeo. La abatejan pregxejon enkadrigas konstruajxoj el la 17a kaj 18a jarcentoj (nia lasta TLR).

 

Turoj

 

Baudouin (BE)

Alta je 50 m., la turo «Baudouin» impone staras sur la verdema pejzagxo de la belegaj arbaroj cxe la tri landlimoj (kiuj estis kvar). Vitromura lifto kondukas la vizitantojn sur panoramika belvidejo. Tiu turo, precize situanta cxe la plej norda kaj alta punkto de la triangulo de la iama neuxtrala Moresneto, bordas pro tio multajn pagxojn de la ttt-ejo de Senlime.

 

Granus (DE-Akeno)

Sur la dekstra flanko de la urbodomo Akena videblas la turo Granus. La 21 malsupraj metroj datigxas de la Karloregxa epoko (788). La turo apartenis al la palaco de Karlo-la-Granda, kaj utilis samtempe kiel gvatejo kaj logxejo.

 

AFCENT (NL-Brunssum)

En 1967, NATO translokigis la sidejon de la cxefkvartaloj de la aliancigxintaj fortoj en Centra Euxropo (AFCENT), de Parizo al Brunssum. Tiuj-cxi starigis siajn antenojn sur iama minputo, turo nevizitebla  kiun oni kontrauxmetis, pro gxia militista uzo, al tiu de Eben-Ezer, multe pli interesa.
Pli…

 

Eben-Ezer (BE)

La legado de Apokalipso laux Johano kaj skribajxoj de la greko Hermas, disciplo de sankta Pauxlo sendube estis la faktoj kiuj kondukis Roberton Garcet, paceman  (kaj esperantistan) manlaboriston konkretigi sian revon per tiu turo kies proporcioj inspirigxas de tiuj de la Nova Jerusalemo, laux Sankta Johano.
Pli...

 

La Gileppe (BE)

La panoramika turo apud la artefarita lago sur la rivero «Gileppe» supreniras gxis  77,60 metroj. Oni tie trovas 624 m2 da vitra surfaco. Konstruita kadre de monkompensoj donitaj al Valonujo franclingva pro gravaj pligrandigaj laboroj faritaj en la haveno Zeebrugge, en Flandrujo nederlandlingva, tiu luksa observejo longe restinta nealirebla al la publiko igxis simbolo pri la lingva kaoso.


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Turismo

Iama: "Scolaweb" Posta: Kinarto

Suba: Vojo de l'kasteloj Blegny-Karbminejo Botrange Comblain-au-Pont Jalhay-Gileppe Liego Reinhardstein Remouchamps Theux-Franchimont Vervierso