Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
F.H.S. 0rlando
Lernejo Tibor Sekelj
Homaranismo
Sofrologio
Nia kursaro
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

Sofrologio

Laux Fanny SAFERIS en :

"Une révolution dans l'art d'apprendre"

Eldonis : Robert Laffont - Kopirajto 1978.


Kiam oni parolas pri sofrologio en Belgio, oni aludas al la laboroj de Profesoro CAYCEDO, gxia fondinto. La sofrologio estas kuracista fako kiun li disvolvis en Madrido cxirkaux 1960. Gxi havas tri fundamentajn celojn:

  • gxi konsilas la sciencan pristudadon de la homa konscio kiel kuracilo,
  • gxi disvolvas la praktikadon de ekzistada disciplino verkigante la konscian potencon laux la spirito de la tradicia humanismo (cxu homaranismo ?),
  • gxi kondukas al la praktikado de personeca trejnado kaj de dolcxa terapio nekutima.

Plej grava en sofrologio estas la trejnado [training] de la personeco kiu situas preter la terapio.

Flanke de la sofroterapio (pro kiu malhavendas la hipnoto) disvolvigxas nun helpado al (fizike aux mense) malbonfartaj infanoj : sofropedagogio aux sugestopedio (cetere nerezervita al infanoj).

 

La metodo estas finpretigita de la Doktoro LOZANOV, Bulgara kuracisto kaj psikoterapiisto. Gxi ellaborigxis sur la unuaj laboroj pri la memoro kaj bazigxas sur dudek jaroj da sciencaj spertoj kaj sercxadoj. En Bulgario, la metodo estas adoptita por instruado de lingvoj al plenkreskuloj kaj cele al la plirapidigo de la lernado cxe la infano, en la publikaj lernejoj.

 

La perspektivoj ofertitaj per la sugestopedio aux sugestopedagogio sxajnas tiom promesplenaj kiom surprizigaj en plej diversaj fakoj, de la instruado de matematikoj gxis tiu de la lingvoj, tra anatomio aux cxiu alia lerneja fako.

 

Fanny SAFERIS praktikas la metodon en Francio kun sukceso kaj felicxo. Cxar tio ne estas la plej malgranda avantagxo de la sugestopedio : gxi travivigxas en gajemo kaj kun la kontento plene ekspluati siajn eblecojn.

 

Post kvinsemajna stagxo, kiu ajn persono malesperanta iam ajn libepense paroli per la angla lingvo povas finlerni 1800 vortojn kaj la bazan gramatikon, kaj sin esprimi kun plezuro. Ne temas pri miragxo sed pri entuta pedagogia alproksimigxo kiu alparolas ne nur la logikan kaj racian funkcion sed ankaux la afektecon kaj la sentemon.

 

La sofrologio nun estas praktikita en multaj lernejoj, interalie en la belgaj lernejoj specialigitaj por mense malfavorigitaj infanoj.

 

En svislando (La-Chaux-de-Fonds), la lernejo "La Grande Ourse" utiligas gxin (krom esperanto, pedagogio Freinet, k.t.p.!). Interesigxantoj vidu gxian ttt-ejon :

http://www.grande-ourse.ch/ 


 


Nuna: Hejma-Esperanto-"Scolaweb"-Sofrologio

Iama: Homaranismo Posta: Nia kursaro