Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
F.H.S. 0rlando
Lernejo Tibor Sekelj
Homaranismo
Sofrologio
Nia kursaro
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

Homaranismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio. 


 
Homaranismo estas la nova nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, Ludoviko ZAMENHOF, donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Laux la Plena vortaro de Esperanto :  "Doktrino postulanta, ke cxiu rigardu kaj amu cxiulandajn homojn kiel siajn fratojn."

La alinomigo celis forigi judan trajton kaj maksimume neuxtraligi la koncepton, laux la modelo de neuxtrala lingvo kaj neuxtrale homa religio. Tiurilate Zamenhof uzis ankaux la vorton neuxtralismo sinonime al homaranismo, kaj neuxtralisto sinonime al homarano.

Pri gxi, li pledis en aparta "Deklaracio" kaj en aliaj skribajxoj. La plej karakterizaj kaj gravaj estas la du unuaj punktoj de la "Deklaracio":

  • Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfelicxoj, kiu pli aux malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laux mia povo.
  • Mi vidas en cxiu homo nur homon, kaj mi taksas cxiun homon nur laux lia persona valoro kaj agoj. Cxiun ofendadon aux premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aux alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Dietterle en la O. V., (pagxoj 313-343) publikis la tutan materialon kaj aldonis pri Zamenhof interalie: "La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj kiel sxajnas al mi por li estis ankoraux pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimis per la preskaux sinonimaj vortoj "hilelismo" kaj "homaranismo".

Pro diversaj kauxzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo:

  1. pro la politika situacio en la tiama Rusio
  2. pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn ecx de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo
  3. cxar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.

Zamenhof ne sukcesis fondi movadon por Homaranismo, ja tion malhelpis ankaux la militeksplodo, sed trovigxis multaj, precipe inter la pacistoj, kiuj simpatiis kun tiu idearo. Laux marksisma vidpunkto la Homaranismo "kapablus nur fusxi realan komprenon de la ekzistantaj socifortoj." (Drezen, Z, p: 13.)

La plej laika kerno de la homaranismo konsistigis la internan ideon de Esperanto. Iusence la interna "ideo" samsignifas al la (idea, filantropia) "celo" de Esperanto.


Tiu cxi artikolo inkluzivigas informon el Enciklopedio de Esperanto.


 


Nuna: Hejma-Esperanto-"Scolaweb"-Homaranismo

Iama: Lernejo Tibor Sekelj Posta: Sofrologio