Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
F.H.S. 0rlando
Lernejo Tibor Sekelj
Homaranismo
Sofrologio
Nia kursaro
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

Internacia
ligo de
Esperantistaj
instruistoj
Universala
Esperanto-Asocio

 

Projekto pri interkultura edukado

(projekto Interkulturo)

 

ILEI pretigas internacian edukoprojekton kunlabore kun UEA en la kadra programo UNESKO/ LINGUAPAX. La propono estis lancxxita dum kolokvo Esperanto en Lernejoj dum la UK en Montpeliero.

La celo de la projekto estas kontribui konkrete al interkultura edukado en lernejoj. Partoprenontoj, klasoj aux kluboj, el bazaj kaj mezaj lernejoj en diversaj landoj kaj kontinentoj, nun estas sercxataj.

La agadoj inkluzivos preparon de geografia slipo pri sia lando kaj kontinento por komparado de landoj kaj kulturoj; elekto de laborkampoj, ekz. mangxado, vestado, lingvoj, lernejoj ktp., pri kiuj la klasoj intersxangxos materiajn dokumentojn kaj kolektos pliajn informojn. La klasoj ankaux povos ekspluati ekzistantajn lernomaterialojn pri alies vivmanieroj kaj kulturoj. Kompreneble la lernado de Esperanto necesas por realigi la suprajn agadojn; kaj produktado de finaj materialoj (tekstoj, grafikajxoj, bildoj, sonbendoj) pri la studitaj temoj estas dezirota por internacia ekspozicio.

Por krei komunik-kanalojn en la komputila monda Interreto, ILEI kreos ilon nomatan Kvazauxa Lernejo (= Virtuala Lernejo) kies klasoj estos la klasoj de la projekto Interkulturo, disaj tra la mondo. En tiu Interreta ilo, la klasoj povos konsulti lernomaterialojn , ekzerci sin pri la lingvo (Esperanto), komuniki inter si, ekspozicii siajn produktajxojn ktp. Lernejoj kiuj jam havas aliron al Interreto povos rekte uzi la sistemon, elprenante kaj almetante materialojn. Por tiuj klasoj kiuj nun ankoraux ne havas tiajn eblecojn, ILEI provizos paperajn kopiojn, sendatajn per tradicia papera posxto. Tamen oni esploras krome la eblecojn helpi la lernejojn enretigxi.

La projekto komencigxos en septembro 1999. Se vi mem deziras partopreni, aux se vi konas lernejon, instruiston, grupon de geknaboj al kiuj eble placxus aux partopreni la projekton Interkulturo, aux kunlabori pri la pretigo kaj/aux elekto de interkulturaj materialoj, bonvolu sciigi min kiom eble plej frue.

Jennifer Bishop

ILEI-Sekciestrino

leterposxto: 39 Hill St. Hawthorn, Victoria 3122.

 

N-B :

 

  • IK1: Unua fazo de la projekto kiu okazis inter 1998 kaj 2000 kaj celis cxefe infanojn lernantajn E-on. La projekto cxesigxis pro manko de laborfortoj.
  •  

  • IK2: Projekto en 2003 kaj 2004 kiu plilargxigas la celgrupon al junuloj gxis 30 jarojn agxaj, inkluzive neesperantistojn.
  •  

    Ret-ejo de IK2 ("Interkulturo"-2a fazo) : http://www.interkulturo.net/chefa.php

     


     


    Nuna: Hejma-Esperanto-"Scolaweb"-Lernejo Tibor Sekelj

    Iama: F.H.S. 0rlando Posta: Homaranismo