Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
F.H.S. 0rlando
Lernejo Tibor Sekelj
Homaranismo
Sofrologio
Nia kursaro
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

Internacia ttt-lernejo "ScolaWeb"

 


 

NIA PROJEKTO

 

Tiu-cxi lernejo aligxas al la linio de la virtualaj lernejoj en Orlando (USONO, Florida High School) kaj "Tibor Sekelj" (Italio, projekto "Interkulturo") kaj de la (privata) lernejo de "la Grande Ourse" en La-Chaux-de-Fonds (Svislando), institucioj kies spuroj vi cetere trovos en tiu-cxi ttt-ejo.

 

En Belgio, la deviga lerntempo iame haltis je la 12a jaragxo kaj la sukcesintaj lernantoj ricevis diplomon hodiaux nomitan "atesto pri baza lernado". Tiu-cxi pruvis ke la lernanto elirinta el la unuagrada lernejo havis la necesajn kapablojn por elturnigxi el cxiuj cirkonstancoj, kio tiuepoke signifis : legi kaj skribi (kurso pri franca - aux nederlanda - lingvo), kalkuli kaj solvi simplajn viv-problemojn (kurso pri matematikoj).

 

"La akvo fluis sub la pontoj" kaj, niaepoke, la derneja tempo dauxras gxis la 16a jaragxo en preskaux cxiuj Euxropaj landoj... La kvar kromajn jarojn la lernanto pasigas en lernejoj lastatempe nomitaj, en Belgio, "Liceoj". Mi estris unun el tiuj (tiun en Plombieres, ne fore de Kelmis) gxis gxia definitiva fermoi, pro bugxetaj ekonomioj.

 

La duagrada instruado enhavas, en Belgio, tri "ciklojn" da du jaroj (la trian oni organizas nur en la "Ateneoj", kio parte klarigas la iompostioman malaperon de la liceoj, kiuj povis organizi nur la du unuajn ciklojn).

 

La virtuala lernejo "Scolaweb" situus je la nivelo de la unua de tiuj tri cikloj kaj ambicias disvolvi cxe siaj lernantoj (junaj adoleskoj ankoraux enlernejigataj aux plenkreskuloj) la senton pri aparteno al granda tera komunumo.

 

NIA IDEO

 

Por vivi kiel responsa civtano en tiu granda internacia komunumo, la necesaj kompetentaroj ja sxangxigxis. Legi, skribi, kalkuli sendube ne plu tiagrade necesas ol antauxe : niaj komputiloj kaj kalkuliloj ecx povus fari tion por ni (la softvaroj pri vocx- kaj karatr-rekono baldaux atingos relativan perfektecon). Oni malfelicxe ne tion povas diri koncerne la auxtomatajn tradukilojn (ou interpretilojn). La lernado de lingvoj, nune, xsajnas unuacela. Sed kiu lingvo (aux kiuj lingvoj; ve: elekto neeblas) ?

 

Ni proponas logikan, facilan kaj elprovitan alternativon: cxiu faru unu pasxon en la direkton al la alia, kia estu ties lingvo, kaj lernu, kun li aux sxi, komunan lingvon: la internacian lingvon (esperanto), jam parolitan dum pli ol cent jaroj kaj nune utiligitaj de pli ol 20 milionoj da personoj disigitaj en preskaux cxiuj landoj de la mondo !

 

Esperanto, pro tio, havas eksterordinaran kulturan valoron: praktiki esperanton estas enirebligi al si cxiujn kulturajn ricxojn de cxiuj landoj, per kontaktoj rektaj kaj sen interpretistoj kun iliaj enlogxantoj.

 

Provizore, ni proponas nur esperanto-kursojn kaj matematikajn lecionojn tiurilatajn, bazitajn sur la ludo pri la kvar aritmetikaj operacioj "La kalkulo estas bona". Tre baldaux ni aldonos "vojojn por pripensado pri aktualaj, sciencaj kaj sociaj problemoj".

 

La kursoj pri esperanto kaj matematiko konsistigos la bazon postulatan por havigi al si la ateston kiu sankcios la finon de la lernado cxe la ScolaWeb.

 

Okupigxantaj pri la edukado de hodiaux adoleskoj, ni nepre ne limigxu al tiuj du fakoj. Ni opinias ke la inicigaj ritoj mankas en niaj nunaj socioj, aparte al adoleskoj kiuj, pro tio, inventas siajn (trudante unu al la alia cxiajn sovagxajn kaj dangxerajn "ludojn"). Post Zamenhof kaj kun multaj "nvaj filozofoj" kiel Marc de Smedt, ni opinias nin devigataj doni al niaj junuloj (kaj malpli junaj), kiuj vivas en multrasan mondon (kiu ankaux eniris la lernejojn), religian kulturon ekumenan, kiu neniel similus al ia katekismo, kiel la "Homaranismo". Aliflanke, ni devas instrui la bazojn de malstrecxigxo kaj de spirado, facile adapteblaj el orientaj teknikoj kiel jogo, kiu permesas al ni forigi la enmensan bruacxon kiu enlogxas nin kaj retrovi la konscian klarecon : tie-cxi ni elektas sofrologion.

 

J.-M. Jacques


 


Nuna: Hejma-Esperanto-"Scolaweb"

Iama: Senpaga kurso Posta: Turismo

Suba: F.H.S. 0rlando Lernejo Tibor Sekelj Homaranismo Sofrologio Nia kursaro