Esperanto · English · Deutsch · Français · Nederlands · Informilaro · Ligiloj · Plan/o

Esperanto

Senlime
Babel
Manifesto de Prago
Manifesto de Raùmo
Senpaga kurso
"Scolaweb"
Turismo
Kinarto
Kluba agendo
Zamenhof (flash)

LINGVA KAOSO

 


 

BABEL-a turo

Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Sinar kaj tie eklogis[...]. Kaj ili diris : "Venu, ni konstruu al ni urbon kaj turon, kies supro atingos la cxielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero". Kaj la Eternulo mallevigxis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris : "Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili cxiuj havas ; kaj jen, kion ili komencas fari, kaj ili ne estos malhelpataj en cxio, kion ili decidis fari. Ni mallevigxu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia". Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero, kaj ili cxesis konstrui la urbon.

GENEZO 11

Cxu biblia malbeno au ne, la nuna multlingveco trudas al ni diversajn problemojn kaj kostojn...

 

Aviadaj katastrofoj

La usona televido NBC raportis pri 345 nekompreneblaj krasxoj aux kvazaux-krasxoj sekve de lingvaj problemoj de januaro 1988 gxis junio 2000 (dudeko monate !) koncerne denaskajn usonajn pilotojn. El tiuj akcidentoj, 95 okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj. Sed kiom da "lingvaj" akcidentoj en la 95 % de la alia mondparto, kiu ne konas la anglan sed estas devigata gxin uzi ? La plej katastrofa akcidento el la tutmonda aviadila historio, en kiu pereis 583 homoj (Tenerifo, 1977), estis kauxzita de Nederlanda piloto, kiu ne estis kompreninta anglalingvan mesagxon senditan de la kontrola turo.

 

Pecrot (BE)

La raporto de la justica eksperto komisiita al la ekzameno de la kauxzoj de la fervoja katastrofo en Pecrot (Belgio), kiu mortigis 8 homojn kaj vundis multajn aliajn la 27an de marto 2001, rakontas, minuto post minuto, la disvolvo de la faktoj. Je la 8h42, la vagonaro 709 forlasas la stacidomon Wavre. La kondukisto vidis ke la akompanantino estis ferminta la pordojn ; li ne rimarkis ke la signalo, nevidebla el lia kajuto cxar gxi situis kvar metrojn almonte, estis ruga. Ok minutojn poste, la vagonaro 709 perkutis en Pecrot trajnon foririntan el Loveno [Leuven]. Je la 8h44, la signalisto el la bloko 4 en Wavre, kiu vidis ke la foririnta vagonaro malrespektis la rugxan signalon, telefonalvokas Lovenon por malhelpi la foriron de la trajno Loveno-Wavre. La du homoj, ambaux unulingvaj, ne komprenas unu la alian (la kompleta surbendigo de ilia konversacio estis dissendita de la nacia radio RTBF la sekvantan matenon dum la parolita gazeto de la 7a horo). Krom la malbona pozicio de la signalo nerespektita de la kondukinto, la raporto de la eksperto notas, flanke de la SNCB (belga fervoja nacia societo), mankon de preparado de la laboristoj pri krizaj situacioj. Gxi ankaux malkasxas la ekziston de lingvaj problemoj en la regionoj cxe la lingva limo...

 

AL PERFEKTA LINGVO

Dum la jarcentoj kiam la lingva kaj politika unuo de la Romia mondo ekfalas, kaj ekauxdeblas la lingvoj nun ankoraux Europe parolataj, la euxropa kulturo denove meditas la biblian epizodon pri la "confusio linguarum" kaj klopodas flegi la vundon de la Babel-a turo, provante retrovi la Adam-an lingvon, aux rekonstrui gxin, "Sercxe al la Perfekta Lingvo" (Umberto ECO).

Post provoj pri komplete artefaritaj lingvoj (Dalgarno, Letellier, Solresol,... ), homoj preferis simpligi ezkzistantajn au mortintajn lingvojn (latino sine flexione, basic,... ). Cxio vane. Nur iom sukcesis lingvoj logike kreitaj ekde naturaj radikoj, kiel Volapuk aux esperanto. Esperanto estas transnacia lingvo, kies nomo signifas : "tiu, kiu esperas". Tio estis la pseuxdonimo de la iniciatinto de tiu lingvo : D-ro Zamenhof, kuracisto kaj lingvisto, kiu gxin proponis en 1887 en Varsovio. Precize konceptita, Esperanto estas facile lernebla, ecx sole aux perkoresponde. Gxia facileco rezultas el regula gramatiko kaj derivada sistemo kiu ebligas nature krei la vortojn per internaciaj radikoj.

En lia libro, "Sercxe al la Perfekta Lingvo", Umberto ECO prave asertas ke "Se la emo al Europa unuigxo iras kun multigxo de la lingvoj, la ununura solvo kusxas en la adopto de euxropa komunikada lingvo". Li ecx aldonas, ke "Esperanto povus do funkcii kiel internacia lingvo same kiel tial funkciis, dum la jarcentoj, naturaj lingvoj kiel la greka, la franca, la angla au la svahilia". Se ne, post la aligxo de dek novaj regnoj, la nombro da lingvo uzataj en Europo transpasos de 11 al 21 kaj eksplodigos la nombron da interpretistoj...


 


Nuna: Hejma-Esperanto-Babel

Iama: Senlime Posta: Manifesto de Prago